dcsimg

Quercus ilex ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ilekskverko,[1] (Quercus ilex), nomata ankaŭ anzino[2]. aŭ ĉiamverda kverko[3] estas speco de kverko.

Ĝi abundas en la sudo de Portugalio kaj Hispanio (ekzemple en la regionoj Ekstremaduro kaj Andaluzio), en centra kaj suda Italio, en suda Francio, en Grekio kaj en norda Alĝerio. Ĉefe per ilekskverkaj glanoj nutriĝas t.n. iberaj porkoj, kies ŝinko estas unu el la plej aprezataj. Tiaj porkoj vivas kaj kuras libere sur vastegaj ilekskverkejoj. Ankaŭ gruoj ŝategas tiujn glanojn kaj sin nutras per ili (plus diversaj bulboj semoj, ktp) dum ili travintras en Ekstremaduro.

Piednotoj

  1. La vorto ilekskverko estas en PIV.
  2. La vorton anzino, kompromisan inter pluraj lingvoj de Iberujo, ekuzis en Esperanto Jorge Camacho kaj aliaj membroj de la Ibera Skolo.
  3. Ekzemple en ReVo mankas kaj la vorto "anzino" kaj la vorto "ilekskverko"; ĉiamverda kverko celas tamen ĉiujn kverkojn kiuj estas ĉiamverdaj, do plurajn speciojn.


Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Quercus ilex: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ilekskverko, (Quercus ilex), nomata ankaŭ anzino. aŭ ĉiamverda kverko estas speco de kverko.

Ĝi abundas en la sudo de Portugalio kaj Hispanio (ekzemple en la regionoj Ekstremaduro kaj Andaluzio), en centra kaj suda Italio, en suda Francio, en Grekio kaj en norda Alĝerio. Ĉefe per ilekskverkaj glanoj nutriĝas t.n. iberaj porkoj, kies ŝinko estas unu el la plej aprezataj. Tiaj porkoj vivas kaj kuras libere sur vastegaj ilekskverkejoj. Ankaŭ gruoj ŝategas tiujn glanojn kaj sin nutras per ili (plus diversaj bulboj semoj, ktp) dum ili travintras en Ekstremaduro.

Quercus ilex rotundifolia bark.jpg Quercus ilex rotundifolia leaf.jpg Quercus ilex2.jpg
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO