Aspergillus niger (esperante nigra aspergilo) estas anamorfa specio de fungoj de la familio Trichocomaceae. Industrie ĝi estas uzata por produkti citratan acidon.
.
Konidioforoj kaj konidioj estas nigraj. Konidioforoj estas ege longaj, de 1 ĝis 3 mm Konidioj estas globformaj kun pikiloj kaj ili longas de 2 ĝis 3 µm. Veziketo (vesiculum) estas vezikoforma larĝiĝo de la funga hifo ĉe la pinto de la konidioforo.
Aspergillus niger povas produkti okratoksinon A[1],[2].
Aspergillus niger (esperante nigra aspergilo) estas anamorfa specio de fungoj de la familio Trichocomaceae. Industrie ĝi estas uzata por produkti citratan acidon.