Lizimakio (Lysimachia L.) estas genro el familio Primolacoj kun inter 150 kaj 180 specioj troveblaj plejparte en la norda hemisfero. Laŭ iuj aŭtoroj[1] la genro inkluzivas ankaŭ la speciojn en la genroj anagalo (Anagallis L., Pelletiera kaj Trientalis L.; laŭ aliaj[2], du specioj de lizimakio apartenas al la genro anagalo. La genro ricevis sian nomon honore al Lysimachus, reĝo de antikva Sicilio, kiu laŭdire trankviligis frenezan virbovon nutrante ĝin per iu specio el la genro.
Temas pri rektaj aŭ rampaj herboj, kies folioj kreskas laŭlonge de la tigo, kaj kies ovario estas supera. Lizimakiaj specioj ofte havas flavajn florojn, kaj kreskas forte. Ili kreskas prefere en malsekaj lokoj. Per specioj de lizimakio sin nutras la larvoj de kelkaj papilioj kaj tineoj.
Lizimakio (Lysimachia L.) estas genro el familio Primolacoj kun inter 150 kaj 180 specioj troveblaj plejparte en la norda hemisfero. Laŭ iuj aŭtoroj la genro inkluzivas ankaŭ la speciojn en la genroj anagalo (Anagallis L., Pelletiera kaj Trientalis L.; laŭ aliaj, du specioj de lizimakio apartenas al la genro anagalo. La genro ricevis sian nomon honore al Lysimachus, reĝo de antikva Sicilio, kiu laŭdire trankviligis frenezan virbovon nutrante ĝin per iu specio el la genro.