La eburborda terminalio (Terminalia ivorensis) (internacie konata kiel idigbo, black afara, framiré, emeri kaj diversaj aliaj nomoj) estas afrotropisa specio de arbo en la familio de la kombretacoj. Ĝi troviĝas en Kameruno, Eburbordo, Ganao, Gvineo, Liberio, Nigerio, kaj Sieraleono. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
La ligno, uzita por konstruado, havas densecon de proksimume po 560 kg en kubometro [1]. Kolore la ligno estas hele flav-bruna; ĝi bone sekiĝas sen multe da volumena ŝanĝo, sed ĝenerale ĝi ne estas fortika. La durameno estas daŭra. Oni uzas ĝin por konektigado kaj altkvalita meblaro[2].
Taŭga Esperanta nomo por ties ligno evidente estas idigbo.
La eburborda terminalio (Terminalia ivorensis) (internacie konata kiel idigbo, black afara, framiré, emeri kaj diversaj aliaj nomoj) estas afrotropisa specio de arbo en la familio de la kombretacoj. Ĝi troviĝas en Kameruno, Eburbordo, Ganao, Gvineo, Liberio, Nigerio, kaj Sieraleono. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
La ligno, uzita por konstruado, havas densecon de proksimume po 560 kg en kubometro . Kolore la ligno estas hele flav-bruna; ĝi bone sekiĝas sen multe da volumena ŝanĝo, sed ĝenerale ĝi ne estas fortika. La durameno estas daŭra. Oni uzas ĝin por konektigado kaj altkvalita meblaro.
Taŭga Esperanta nomo por ties ligno evidente estas idigbo.