dcsimg

Efemeroj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Haft.jpg

La efemeroj (Ephemeridae) estas familio de retflugiluloj (Pseudoneuroptera).

Ili havas sveltan korpon, du grandajn antaŭajn kaj du malgrandajn - fajne retizitajn - flugilojn kaj 3-4 longajn, segmentumitajn vostoharo. Ili estas senbuŝaj insektoj, kiuj ne kapablas sin nutri kaj vivas nur kelkajn horojn, maksimume 1 tagon. Ilian mallongan vivon plenigas la kopulacio kaj demeto de ovoj.

La eloviĝantaj larvoj vivas ĝis plena evoluo raban vivmetodon. Ilia evolua stado komenciĝas perla akvo-kutimiĝinta larvo, kiun sekvas iu transira "subimago"-formo kaj per nova elhaŭtiĝo aperas la preta insekto (imagino).

La plej konata specio estas la brunkorpa, brunmakul-flugila ordinara efemero (Ephemera vulgata L.) kaj la blanka borda efemero (Palingenia horaria B.), kiu aperas kelkfoje tiom amase, ke oni uzas ilin kiel sterkon.

La plej granda efemero de Hungario estas la tisa efemero (ankaŭ tisofloro)(Palingenia longicauda Oliv.), kiu aperas amase en junio en certaj lokoj de rivero Tiso. Ilian abruptan kaj amasan aperon nomas la hungaroj florado de la Tiso (tisoflorado), el kio la sinonima nomo. La miliono da forĵetitaj haŭtoj kaj la formortintaj kadaroj tiutempe dense kovras (pli precize iam kovris, hodiaŭ la florado jam ne estas tiom amasa) la riveran surfacon. Ili flugas 1-2 km kontraŭ fluo de la rivero kaj tiam demetas ovojn en la akvon. Tiel la ovoj adheriĝas ĉ. ĉe la sama loko, kie ekflugis la efemero. La evolu de efemero el ovo daŭras 3 jarojn, poste la efemero vivas kelkajn horojn.


license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO