dcsimg

Spatelbeka anaso ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Spatelbeka anaso (Anas platalea [ne konfuzu kun la genro Platalea]), iam konata kiel Ruĝa kuleranaso, estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj de la genro Anas. Ĝi troviĝas en suda Sudameriko, nome en Argentino, suda Peruo, suda Bolivio, Urugvajo, Paragvajo, la Falklandoj, Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, suda Brazilo, kaj Ĉilio[1], ĝis la Magelana markolo. Vintre la plej sudaj birdoj migras norde al Brazilo kaj Peruo.

Aspekto

 src=
Masklo

Ĝi estas mezgranda al granda anaso 53 cm longa, kaj peza el 500 al 600 g. La Spatelbeka anaso estas cinamokolora kun malhelaj punktoj en dorso, brusto kaj flankoj, kaj verda speguleto. La kapo kaj kolo estas grizecaj al helbrunaj. La flugiloj estas bluecaj kun blanka bordo. La suba vosto estas nigra kun blanka makulo. Ili havas grandan malhelan al nigrecan spatelforman bekon 6 cm longa, kiu nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. La ino estas similkolora sed ne tiom cinamokolora; krome ŝi havas pli malhelajn irisojn. Kvankam temas pro sepcio kun seksa duformismo, la distingo ne estas tiom markata kiom ĉe la nordaj specioj.

Ekologio

 src=
Anas platalea - MHNT

Tiu specio loĝas en lagetoj, lagoj, lagunoj de nesala akvo, aŭ eĉ ĉe salecaj estuaroj kaj marbordoj ĝis la 3.500 msm. Ili preferas akvejojn trankvilajn kaj malmulte profundajn, riĉaj en laga vegetaĵaro. Estas specio tre filtrista por manĝo en zonoj kun akva vegetaĵaro, kie ĝi kaptas mikro-organismojn. Ĝi observeblas komune laŭ paroj aŭ malgrandaj grupoj de la sama specio aŭ en miksitaj kunmanĝantaroj de la genro Anas.

La reprodukta sezono estas el septembro al novembro. La nesto estas konstruata surgrunde, kun ŝirmo de vegetaĵaro. La ino demetas 5 al 10 ovojn kremokolorajn, de 53 x 37 cm averaĝe, kiuj estos kovataj dum 25 tagoj. Ili atingas seksan maturecon post la unua jaro.

La specio kaj la homo

Tiu anaso estis importata en Eŭropon la unuan fojon en 1932. Post la Dua Mondmilito jam estis en la rezervejoj de la brita Wildfowl Trust. Post la 1960-aj jaroj, tiu specio estas pli en bestoĝardenoj[2].

Tiu specio hibridiĝas kun aliaj anasaj specioj kiaj la Kuleranaso, si ili estas bredataj kune en sama ejo.

Ties statuso ĉe la IUCN Ruĝa Listo estas Malplej Zorgiga.[3]

Notoj

  1. Clements, J. (2007)
  2. http://www.photozoo.org/Europe/France/keranas/Anas+platalea+3.JPG.html Anas platalea, photozoo.org.
  3. "IUCN"

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Spatelbeka anaso: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Spatelbeka anaso (Anas platalea [ne konfuzu kun la genro Platalea]), iam konata kiel Ruĝa kuleranaso, estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj de la genro Anas. Ĝi troviĝas en suda Sudameriko, nome en Argentino, suda Peruo, suda Bolivio, Urugvajo, Paragvajo, la Falklandoj, Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, suda Brazilo, kaj Ĉilio, ĝis la Magelana markolo. Vintre la plej sudaj birdoj migras norde al Brazilo kaj Peruo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO