dcsimg

Meropedoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Abelmanĝulojmeropoj estas birdoj el la ordo de koracioformaj, manĝantaj insektojn kaj havantajn okulfrape koloran plumaron[1]. La vorto "meropo" devenas el la sciencnoma latinlingva Merops, kaj pro tio pli akurate uzendas por la specioj de tiu genro, sed ankaŭ uzeblas por la tre konata specio Eŭropa abelmanĝulo. Por la birdoj de la tuta familio plie taŭgas la nomo Meropedoj. Ĉar meropo aŭ "meropedo" estas tro scienca nomo, populariĝis la nomo abelmanĝulo, ĉar kvankam ne estas tio la u nunura manĝaĵo de la familio, tradicie multaj popoloj rilatigis la familion kun tiu familio de insektoj.

Priskribo

Plej parto de specioj troviĝas en Afriko, sed aliaj ĉeestas en suda Eŭropo, kiel la Eŭropa abelmanĝulo Merops apiaster, Aŭstralio kaj Novgvineo. Ili karakteriĝas pro tre riĉkolora plumaro, sveltaj korpoj kaj ofte longaj centraj vostoplumoj. Ĉiuj estas kolorplenaj kaj havas longajn subenturnitajn bekojn kaj pintajn flugilojn, kiuj donas al ili aspekton hirundecan kiam vidataj de malproksime.

Manĝo

Kiel tiu nomo sugestas, abelmanĝuloj ĉefe manĝas flugantajn insektojn, ĉefe abelojn, vespojn, kiuj estas predataj enaere el malferma gvatejo. Kvankam ili persekutas ĉiujn ajn flugantajn insektojn, mielabeloj ĉefas en ties dieto. La monda teritorio de abelmanĝuloj estas preskaŭ identa al la indiĝena teritorio de la kvar plej komuna specioj de mielabeloj. Fry et al. Asertas, ke "en 20 separataj studioj pri la dieto de 16 tipoj de abelmanĝuloj, himenopteroj (formikoj, abeloj kaj vespoj) konsistigis el 20% al 96% el ĉiu insekto manĝita, kaj mielabeloj formis averaĝe ĉirkaŭ unu triono el la himenopteroj".

Antaŭ engluti la predaĵon, abelmanĝulo forigos la pikilon per ripeta frapado de la insekto sur malmola surfaco, ekzemple branĉo de ripozejo. Dum tiu procezo, la birdo premas la insekton por forigi plej parton de la veneno. Notinde, tiuj birdoj predas nur flugantajn insektojn dum tiuj flugas kaj ne atentas samajn insektojn dum tiuj surteras.

Konduto

Abelmanĝuloj estas gregemaj. Ili formas koloniojn kaj nestumas en tuneloj en sablaj riverbordoj. La ovoj estas blankaj kaj ili ĝenerale produktas 2-9 ovojn ĉiun ovodemetadon (depende de la specio). Ĉar ili loĝas en kolonioj, oni vidas kune ofte grandajn nombrojn de tiuj truoj kun antaŭaj blankecaj markoj ĉe ties enirejoj kaŭzitaj de akumulitaj ekskrementaĵoj. Plej parto de la specioj de tiu familio estas monogamaj, kaj ambaŭ gepatroj zorgas la idaron.

La familio de abelmanĝuloj konsistas el du subfamilioj - la barbaj abelmanĝuloj Nyctyornithinae (levitaj al la familia nivelo kiel Niktiornitedoj de Charles Sibley en pli jusaj versioj de sia komputera mondolisto), kaj Meropinae, la tipaj abelmanĝuloj aŭ meropoj.

Kelkaj specioj

 src=
Eŭropa abelmanĝulo

Specilisto en taksonomia ordo


Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Meropedoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Abelmanĝuloj aŭ meropoj estas birdoj el la ordo de koracioformaj, manĝantaj insektojn kaj havantajn okulfrape koloran plumaron. La vorto "meropo" devenas el la sciencnoma latinlingva Merops, kaj pro tio pli akurate uzendas por la specioj de tiu genro, sed ankaŭ uzeblas por la tre konata specio Eŭropa abelmanĝulo. Por la birdoj de la tuta familio plie taŭgas la nomo Meropedoj. Ĉar meropo aŭ "meropedo" estas tro scienca nomo, populariĝis la nomo abelmanĝulo, ĉar kvankam ne estas tio la u nunura manĝaĵo de la familio, tradicie multaj popoloj rilatigis la familion kun tiu familio de insektoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO