La Bevikka cigno (Cygnus columbianus bewickii) estas siberia subspecio de Malgranda cigno (Cygnus columbianus). Ĝi distingas sin per la flava koloro multe pli granda en la beko.
Ĝi estas unu el la simboloj de la Gubernio Aomori, Japanio.
Tiu subspecio estas minacata de homa agado, kiu degradas la naturan medion. Ĝi ĝuas aparte gravajn protektajn agojn ĉe la vintraj nestolokoj.
Plenkreskulo havas plumaron blankan, bekon nigran kaj flavan (tiu koloro estas malpli vasta ol en la Kantocigno), krurojn nigrajn kaj irisojn brunajn.
La junulo estas grize bruna, koloro iom pli malhela ol tiu de la juna sovaĝa cigno. La kruroj estas ruĝece nigre grizaj kaj la beko nigreca kaj flave roza.
Tiu specio estas 107-127 cm longa kun enverguro de 170 ĝis 211 cm kaj pezo de 3 ĝis 8 kg (signifaj ŝanĝoj kun aĝo). La masklo estas iomete pli granda ol la ino (flugillongo respektive mezuras 515-540 mm kaj 475-525 mm).
Plenkreskulo (antaŭe) kaj duonjara nematurulo de Bevikka cigno (C. c. bewickii) vintre en Saitama (Japanio)
Bevikkaj cignoj en la neĝo