Krilo (krill) estas norvegdevena vorto kaj signifas cetacan nutraĵon, tamen en la sveda nomigâs kiel »brilmarkankretoj«. En pli mallarĝa senco, krilo estas Euphausiidae tio estas etaj kankroj, kiuj estas partoj de bestoplanktonoj kaj apartenas al salikoko-similaj krustuloj de la ordo Euphausiacea. La plej konata specio estas la antarkta krilo (Euphausia superba).
Kriloj formas grandegajn svarmojn. Krilo longas ĝis 6 cm, pezas 2 g kaj verŝajne vivas ĝis 6 jaroj. La "stomako" brilas verde tra la travidebla haŭto, kaj pruvas tion, ke E. superba nutras sin per vegetoplanktono, specife silika algo, kiun ĝi filtras el la akvo per fascina kaptokorbo [1]. Krilo povas demanĝi ankaŭ algojn de la suba flanko de flosglacio [2]. Krilo nomiĝas ankaŭ lumsalikoko aŭ lumkankro, ĉar sur la okuloj kaj sur la korpo troviĝas lumorganoj, kiuj elsendas flav-verdan lumon (bioluminesko).
Euphausia superba vivas ĉirkaŭ la Antarkto. Pliaj gravaj krilaj specioj vivas en la Nordatlantiko (Meganyctiphanes norvegica) kaj en Pacifiko (Euphausia pacifica).
La biomaso estas taksita je 100-800 milionoj da tunoj, tiel E. superba estas verŝajne la plej sukcesa bestospecio de la mondo. Ĝi formas bazon de la antarkta ekologisistemo kaj estas la ĉefa nutraĵo por cetacoj, fokedoj, sepioj, pingvenoj, albatrosoj kaj aliaj birdoj.
La tuta kaptado de E. superba sumas jare ĉirkaŭ 90 000 tunojn.