dcsimg

Dorkas-gazelo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src=
Dorkas-gazelo

La dorkas-gazelo (Gazella dorcas) estas relative malgranda gazelo kun pezo de 15-20 kg, el ordo parhufuloj, familio de bovedoj. Ĝi vivas en norda Afriko, sude ĝis la Sahelo, kaj en Mezoriento nome Israelo, Libano, Jordanio, Sirio, Irako, okcidenta Saud-Arabio kaj Jemeno. Pro la troĉasado, ĝia populacio estas multloke malaperinta, ĝi estas protektita besto en Israelo, Somalio kaj Tunizio. Ĝia nomo venas el la greka „dorkas”, kiu signifas gazelon.

Ĝi estas dezerta besto, kamuflas sin per sablokolora supra parto. La suba korpoparto estas blanka, flanke ruĝbrune. Ĝi longas 90-110 cm, altas 55-65 cm kaj pezas 15-20 kg. La masklo havas 25-28 cm, S-forman kavkornon, sur kiu estas videbla multaj tuberoj. La same tuberkovrita kavkorno de la femalo estas pli maldika, pli mallonga (15-20 cm) ol tiu de la masklo kaj direktiĝas supren. La ido pezas ĉ. 2 kg ĉe nasko kaj havas tiam pli malhelan felon, kiu poste heliĝas.

Kiel aliaj gazeloj, ĝi vivas en aro, nutras sin per herboj, folioj, ŝosoj, fruktoj. Ĝi povas vivi 10-12 jarojn. Ĝi povas kovri sian akvobezonon per roso de la furaĝplantoj kaj el akvorezervaj dezertaj plantoj.

Reproduktado

La femalo atingas la seksan maturiĝon en aĝo de 9 monatoj, la masklo en aĝo de 18 monatoj. La pariĝa periodo estas inter aprilo-junio. La gravedeco daŭras 6 monatojn, ĉe kies fino la femalo naskas unu idon.

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Dorkas-gazelo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src= Dorkas-gazelo