dcsimg

Asteraloj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La asteraloj (Asterales) estas biologia ordo de floraj plantoj. Ĝi inkludas la grandan biologian familion de Asteracoj konatan pro komponigitaj, multpetalaj floroj en floraroj, kaj dek familiojn rilatajn al la Asteracoj.

La ordo estas "kosmopolita", do plantoj troviĝas tra la plejparto de la mondo inkluzive dezerto kaj malvarmega zonoj, kaj inkluzivas plejparte herbecajn speciojn, kvankam malgranda nombro da arboj (ekzemple la specio Lobelia deckenii kaj la genro Dendrosenecio) kaj arbustoj ankaŭ estas parto de ĝi.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO