La Sapindacoj (Sapindaceae) estas plantfamilio, ene de la ordo de la Sapindaloj (Sapindales). La plejparto de la ĉirkaŭ 142 genroj kun ĉirkaŭ 1900 specioj troviĝas en la tropikaj regionoj de la mondo, nur malmultaj estas disvastigataj en la moderaj zonoj.
Ĉar la hodiaŭa familio estis kunigita el pluraj familio pro molekulfilogenaj kialoj, estas nur malmultaj komunaj karakterizaĵoj.
Estas plej ofte lignaj plantoj: arboj, arbustoj aŭ lianoj; pli malofte herbaj plantoj. Ili estas ĉiamverdaj aŭ deciduaj. La folioj estas alternesidantaj kaj spirale aŭ kontraŭsidantaj ĉe la branĉoj. La plej ofte funkcie unuseksaj floroj estas kvar- aŭ kvinnombraj. Plej ofte estas tri (du ĝis ses ) karpeloj estas kunkreskinta al ovario. Formiĝas diversaj fruktoj. La semoj havas ofte arilon, kiu povas esti venena en nematura stato.
La sapindacoj estas precipe en la tropikoj. Ili kreskas en la tutaj tropikaj Sudameriko, Afriko kaj Azio, kaj ankaŭ en Aŭstralio, Novzelando kaj Oceanio. En la moderaj zonoj de la norda hemisfero, en Nordameriko, Eŭropo kaj Orientazio nur ekzistas malmultaj genroj, ekzemple la Aceroj (Acer).
La familio estas starigita en la jaro 1789 sub la nomo „Sapindi“ fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 246[1]. sinonimoj por Sapindacoj Juss. estas: Aceraceae Juss., Aesculaceae Burnett, Allophylaceae Martinov, Dodonaeaceae Kunth ex Small, Hippocastanaceae A.Rich., Koelreuteriaceae J.Agardh, Paulliniaceae Durande, nom. inval., Paviaceae Horan. [2] La botanika nomo venas de la latina vortoj sapo (samas kun la esperanta sapo) kaj India por Hindio.
La familio Sapindaceae estas dividita en kvar subfamilioj; ĝi entenas ĉirkaŭ 142 genroj kun 1600 ĝis 1900 specioj.
Ekkonoj inter 2000 kaj 2009 montris, ke ankaŭ la genroj de la ĝis tiamaj Aceracoj (Aceraceae) kaj Hipokastanacoj (Hippocastanaceae), enordigitaj en la subfamilio Hippocastanoideae, nun apspeciojas la la familio Sapindacoj. Kune al ĉiuj Sapindacoj estas la origina formiĝo de disko je la bazo de la floro, kiu mankis ordinare ĉe ventpolenigataj specioj. La kvar subfamilioj estas distingitaj laŭ la formo de la ovario; la Sapindoideae nur havas etan ovolon, la Hippocastanoideae havas du ovolojn, la Dodonaeoideae havas du ĝis pluraj ovolojn kaj Xanthoceroideae ses ĝis ok ovolojn po ovaria fako (egalas al unu karpelo ). Tio egalas la la opinio de AGP II kaj AGP III (Angiosperma filogena grupo) konserne al la familio de la Sapindacoj.
Jen la subfamilioj kun iliaj genroj[2]:
Multaj Acero-specioj kaj – kultivaroj estas plantitaj en la moderaj klimatoj en parkoj kaj ĝardenoj. Ankaŭ Koelreŭtio, Aesculus-specioj kaj kultivaroj estas ornamplantoj en la moderaj klimatoj.
La ligno de multaj Acero-specioj estas uzatas multflanke.[6]Vidu: acerligno. Ankaŭ la ligno de kelkaj eskulo-specioj estas uzata. De multaj tropikaj specioj oni uzas la lignon.. La ligno de du Pometia-specioj estas estas komercigita sub la nomoj „kasai“, „matoa“, „megan“, „taun“ [7]. Harpullia pendula ankaŭ liveras bonan lignon.
Diversaj specioj estas uzataj kiel fiŝveneno. Kelkaj genroj havas ornamplantoj Cardiospermum, Dictyoneura, Filicium, Koelreuteria, Lepisanthes por tropikaj regionoj. Dodonaea angustifolia obi uzas kiel heĝo. Ombroarboj estas Dodonaea angustifolia kaj Filicium-specioj. Multaj specioj el la familiio liverax manĝeblaj fruktoj: longano (Dimocarpus longan), liĉio (Litchi chinensis) aŭ rambutano (Nephelium lappaceum) kaj manĝeblaj semoj.[8]
Por gajni nutraĵon ankaŭ Akeo (Blighia sapida) estas utiligata. Kelkaj Diploglottis-specioj liveras marmeldojn kaj sapojn. La folioj kaj la junaj ŝosoj de Cardiospermum halicacabum kaj Koelreuteria paniculata estas kuirite manĝeblaj kiel spinaco. Ankaŭ la folioj kaj la floroj de ksantocero (Xanthoceras sorbifolium) estas manĝeblaj kuiritaj.Acersiropo estas konata.
La fruktŝeloj de la okcidenta sapindo (Sapindus saponaria) aŭla arboŝeloj de Jagera pseudorhus estas uzataj por fari sapon. Por lavi oni ankauj uzas la fruktojn de la lavnuksa arbo (Sapindus mukorossi).
La Sapindacoj (Sapindaceae) estas plantfamilio, ene de la ordo de la Sapindaloj (Sapindales). La plejparto de la ĉirkaŭ 142 genroj kun ĉirkaŭ 1900 specioj troviĝas en la tropikaj regionoj de la mondo, nur malmultaj estas disvastigataj en la moderaj zonoj.