La Blankagorĝa pigogarolo, Calocitta formosa, estas rimarkinda longvosta granda kaj bela pigogarolo de la familio de Korvedoj kaj ordo de Paseroformaj kiu loĝas en Centrameriko. Ties teritorio estas en la pacifikaj deklivoj de dornaj arbaroj el Jalisco, Meksiko al Guanacaste, Costa Rica.
Tiu specio havas tre longan voston bluan. La supraj partoj esta bluaj; la subaj partoj estas blankaj. La beko, gamboj, okuloj kaj videbla kresto estas nigraj. La vizaĝo, gorĝo kaj supra brusto, kiuj estas nigraj ĉe la Nigrogorĝa pigogarolo, en tiu specio estas blankaj, kie kontrastas la nigraj elementoj, sed separataj el la aliaj blankaj subaj partoj de preciza nigra linio, kiu ankaŭ separas la supran vizaĝon el la bluaj nuko kaj krono.
Blankagorĝa pigogarolo estas bruemaj, gregemaj birdoj, ofte flugantaj en trankvilaj aroj, ĉikanante siajn observantojn.
Blankogorĝa pigogarolo hibridas en Jalisco kun la Nigragorĝa pigogarolo (C. colliei), kun kiu ĝi formas superspecion.