dcsimg

Plasmodium knowlesi ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Plasmodium knowlesi estas specio de plasmodio, genro de protistoj el klaso de sporozooj, vivante parazite precipe en la sango de simioj, aparte de longvostaj makakoj, sed trovebla ankaŭ en la sango de homoj, kie ĝi kaŭzas malarion. Ĝi estas transportita de homo al homo per specio de moskito. Ĉiuj specioj de plasmodio estas migrantaj senformaj masoj de protoplasmo senseptaj, multenukleaj, kiel ĉe miksomicetoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO