La Novzelanda oksiuro (Oxyura vantetsi) estas formortinta specio de anaso el Novzelando kiu estas konata nur el restoj subfosiliaj. Ĝi estis unuafoje priskribata kiel distinga specio de Trevor H. Worthy en 2005.
La Novzelanda oksiuro estis proksime rilata al la aŭstralia Blubeka anaso (Oxyura australis) sed ties ostoj estis ĉirkaŭ unu dekonon pli malgrandaj ol tiuj de ties aŭstralia parenco. La holotipo estis trovata en 1967 ĉe la Lago Poukawa ĉe la regiono de Hawke's Bay, Norda Insulo, Novzelando kaj restas en la kolekto de la Novzelanda Muzeo Te Papa Tongarewa.[1] La specia nomo honoras al la aŭstralia ornitologo Gerard Frederick van Tets (1929–1995) kiu la unua agnoskis la rilaton de tiu specio kun la rektavostaj anasoj en 1983. Ĉar la ostoj de la Novzelanda oksiuro estis senetikedaj, nur en 2004 Trevor H. Worthy el la Novzelanda Muzeo Te Papa Tongarewa identigis 19 ostojn el 13,000 fosiliaj restaĵoj de akvobirdoj troviĝantaj en kuŝejoj de Holoceno ĉe la Lago Poukawa. La fosiliaj restaĵoj konsistas el humeroj. La Novzelanda oksiuro supozeble ixgis formortinta pro troa ĉasado fare de la Māori en la 16a jarcento.
La Novzelanda oksiuro (Oxyura vantetsi) estas formortinta specio de anaso el Novzelando kiu estas konata nur el restoj subfosiliaj. Ĝi estis unuafoje priskribata kiel distinga specio de Trevor H. Worthy en 2005.
La Novzelanda oksiuro estis proksime rilata al la aŭstralia Blubeka anaso (Oxyura australis) sed ties ostoj estis ĉirkaŭ unu dekonon pli malgrandaj ol tiuj de ties aŭstralia parenco. La holotipo estis trovata en 1967 ĉe la Lago Poukawa ĉe la regiono de Hawke's Bay, Norda Insulo, Novzelando kaj restas en la kolekto de la Novzelanda Muzeo Te Papa Tongarewa. La specia nomo honoras al la aŭstralia ornitologo Gerard Frederick van Tets (1929–1995) kiu la unua agnoskis la rilaton de tiu specio kun la rektavostaj anasoj en 1983. Ĉar la ostoj de la Novzelanda oksiuro estis senetikedaj, nur en 2004 Trevor H. Worthy el la Novzelanda Muzeo Te Papa Tongarewa identigis 19 ostojn el 13,000 fosiliaj restaĵoj de akvobirdoj troviĝantaj en kuŝejoj de Holoceno ĉe la Lago Poukawa. La fosiliaj restaĵoj konsistas el humeroj. La Novzelanda oksiuro supozeble ixgis formortinta pro troa ĉasado fare de la Māori en la 16a jarcento.