Ordinara agrostemo (Agrostemma githago), estas plantospecio, el la genro agrostemo ene de la familio de la Kariofilacoj (Caryophyllaceae) . Ĝi hejmiĝas en la mediteranea regiono. Kiel trudherbo, kiu pro la moderna agrokulturo fariĝis en Mezeŭropa minacata planto. Ĝi estas kuracplanto.
La agrostemo ordinara estas unujara herba planto kaj atingas kreskoalton de plej ofte 60 ĝis 90 cm. La spindelforma pivotradiko povas fariĝi ĝis 90 cm longa. La supregrundaj plantpartoj estas alpresitaj kun vilaj kaj peltaj haroj. La rekta tigo, se entute, tiam nur en la supra parto havas branĉojn, kelkfoje kelkajn flanktigojn.
La folioj estas kontraŭstarantaj. La simpla foliplato estas 4 ĝis 13 cm longa kaj 2 ĝis 10 mm larĝa. Ĝi estas linia aŭ mallarĝe lanceta kaj havas iomete kunkreskintan bazon kaj pintan finon.
La flortempo estas de junio ĝis aŭgusto. la pedunkloj (flortigoj) estas tre longaj. La plej ofte duseksaj floroj estas radiosimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. la kvin 3 ĝis 6 cm longaj sepaloj estas kunkreskintaj al 1,2 ĝis 1,5 cm longa vilhara flortubo kaj la sepaloj estas pli longaj ol la petaloj. La kvin 3 ĝis 3,6 cm longaj petaloj estas blankaj, mallarĝe kojnformaj, najlitaj kaj la purpurviolaj ĝis rozeaj inverse ovformaj koloraj langoj havas iom rondigitajn suprajn finojn. Ne ekzistas flanka krono. La dek stamenoj speras la florkorolon. La ovario konsistas el unu kamero. La kvin haraj pistiloj superas la florkorolon.
Inter julio kaj septembro la fruktoj maturiĝas. La ovforma, septa kapsulfrukto malfermiĝas kun kvin dentoj kaj enhavas multajn semojn. La nigra semo estas 2,5 ĝis 3 mm longa.
La kromozomnombro estas 2n = 24 aŭ 48.
La ordinara agrostemo estas unujara planto kiu elĝermas kaj travintrumas kiel ĝermplanto kaj formortas post la florado kaj fruktado inter julio kaj septembro. Kiel agra trudherbo ĝi alkutimiĝis ideale en la grenkampo. La folicaj sepaloj superas la grenon. La semoj fariĝas liberaj dum draŝado.
Polenantoj estas tagaj papilioj.
La disvastigado dependas de la homo (hemeroĥorio).
Ĉiuj plantpartoj estas tre venenaj. Pro ilia veneneco la planto estis „timata trudherbo sur agroj“. Hodiaŭ venenado de homoj apenaŭ okazas ĉar la grensemo estas bone purigata, krome la planto apenaŭ povas supervivi pro herbicido.
Ĉefaj enhavosubstancoj estas saponinoj kiaj gitagino kaj ties aglikono gitagenino, krome agrostea acido.
La unua priskribo de Agrostemma githago okazis en la jaro 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 435.[1] Sinonimo por Agrostemma githago L. estas Lychnis githago (L.) SCOP.[2]
„Melanthion“ en Wiener Dioskurides 6. jc.
bildo de „Lychnis agria“ en Wiener Dioskurides 6. jc.
„Nigella Raden“ en Herbarius moguntinus 1484
„Raden“ en Gart der Gesundheit (ĝardeno de la saneco) 1485
„Nigella“ en Hortus sanitatis 1491
„Ratten“ en „Kräuterbuch“ (herbolibro) de Otto Brunfels 1532
modelo de la floro de Agrostemma Githago, Botanika muzeo Greifswald
Ordinara agrostemo (Agrostemma githago), estas plantospecio, el la genro agrostemo ene de la familio de la Kariofilacoj (Caryophyllaceae) . Ĝi hejmiĝas en la mediteranea regiono. Kiel trudherbo, kiu pro la moderna agrokulturo fariĝis en Mezeŭropa minacata planto. Ĝi estas kuracplanto.