dcsimg

Blanka lupeno ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Blanka lupeno (Lupinus albus) estas unujara planto de la grupo de la Faboideoj (Faboideae), kiu hejmiĝas kaj estas kultivata en la okcidenta mediteranea regiono kaj Mezeŭropo.

Karakterizaĵoj

La blanka lupeno estas unujara, herba planto, kiu atingas kreskoalton de 20 ĝis 100 (malofte ĝis 180) centimetroj. La tigoj estas supre disbranĉitaj kaj estas silke-vile harecaj.

La folioj estas kvin- ĝis naŭ-nombre palmataj. La palmataj folietoj havas tigeton kaj formon de renverse ovaj. La plej malsupraj folioj longas 2,5 ĝis 3,5 centimetrojn kaj larĝas 1,4 ĝis 1,8 centimetrojn. Ĉiuj estas pintaj kaj je la supra surfaco kalvaj kaj je la malsupra surfaco ec. La stipuloj estas rigidharecaj.

Floroj kaj fruktoj

La floroj sidas ĉe maldensa grapoloj. La unuopaj floroj havas tigetojn. La brakteoj ne estas kadukaj. La petaloj longas 15 ĝis 20 mm kaj estas blankaj, la pinto de la tigeto estas blueca. La stigmoj estas globformaj. La planto floras en Mezeŭropo de junio ĝis septembro.

La guŝaj fruktoj longas ses ĝis dek centimetrojn kaj larĝas 11 ĝis 20 milimetrojn. Ili estas flavaj. La guŝo enhavas kvar ĝis ses semojn.

Kromosomoj

La kromosomnombro estas 2n = 50.

Enhavosubstancoj

La planto enhavas venenajn kinolizidino-alkaloidojn. Oni distingas du kenotipojn: amaraj lupenoj kun 0,3 ĝis 3 % alkaloidoj en la semoj, kaj dolĉaj lupenoj kun 0,004 ĝis 0,01 % da alkaloido en la herbo.

Disvastigo kaj kreskejoj

La blankaj lupenoj hejmiĝas en la okcidenta mediteranea regiono kaj en Mezeŭropo. La specio estas malpli kalka kaj frostsentema ol la flava lupeno (Lupinus luteus).

Utiligado

 src=
Boligitaj kaj en salakvo metitaj semoj de la blanka lupeno.

La blanka lupeno estas kultivata pro la alta enhavo de proteinoj kaj karbonhidratoj. La blanka lupeno estas ŝatata nutraĵplanto en kelkaj mediteraneaj regionoj –precipe en Egiptujo.[1]

En la tradiciaj regionoj, en kiu ĝi estas kultivata, la blanka lupeno ankaŭ estas uzata kiel homa nutraĵo post la forigo de la amaraĵoj. Oni aldonas al la grena faruno 10 ĝis 20 % de lupena faruno. En Italujo, Hispanujo, Portugalujo kaj kelklaj aliaj regionoj, kiel en Brazilo la semoj estas ŝatata nutraĵo (itale: lupini, portugale: tremoços, hispane: altramuceschochos, katalune: tramussos, eŭske: eskuzuria, galege: chícharos de raposo)

Lupeno Sojo Tritika faruno Proteino 43 41 11 Lipidoj 12 25 1 Fibroj 27 12 2 Glukozo 13 14 60

Referencoj

  • Siegmund Seybold (elddonisto): Schmeil-Fitschen interaktiv (CD-ROM), Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2001/2002, ISBN 3-494-01327-6
  1. Zohary und Hopf; 123, 2000

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Blanka lupeno: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Blanka lupeno (Lupinus albus) estas unujara planto de la grupo de la Faboideoj (Faboideae), kiu hejmiĝas kaj estas kultivata en la okcidenta mediteranea regiono kaj Mezeŭropo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO