dcsimg

Megakiledoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

MegakiledojMegaĥiledoj, Megachilidae, estas kosmopolita familio de ĉefe solemaj abeloj kies polen-porta strukturo (nomita skopo, el la latina scienca scopa) estas limigita al la ventra surfaco de la abdomeno (anstataŭ ĉefe aŭ ekskluzive en la malantaŭaj kruroj kiel en aliaj abelfamilioj). La genroj de Megakiledoj estas plej komune konata kiel masonabeloj kaj Megachilefolitranĉaj abeloj, nomoj kiuj aludas la materialojn el kiuj ili konstruas siajn nestojn (grundofolioj, respektive); kelkaj kolektas plantajn aŭ animalajn harojn kaj fibrojn, kaj estas nomitaj kardistaj abeloj, dum aliaj uzas plantorezinojn en nestokonstruo kaj pro tio ili estas nomitaj rezinabeloj. Ĉiuj specioj manĝas nektaron kaj polenon, sed kelkaj estas kleptoparazitaj (neformale nomitaj "kukolabeloj"), kiuj manĝas la polenon kolektitan de aliaj megakiledaj abeloj. Parazitaj specioj ne posedas skopojn. La movado de megakiledaj abeloj en la reproduktaj strukturoj de floroj estas energia kaj naĝeca; tiu agitado liberigas grandajn kvantojn de poleno.

Diverseco

Tutmonde la nombro de specioj estas tre granda; identigitaj specioj estas ĉirkaŭ 4 000.[1][2] Tiel Megakiledoj estas 15% al 20% de nomitaj specioj de abeloj.

Taksonoj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. BugGuide. "Megachilidae". BugGuide. Alirita la 3an de oktobro 2019.
  2. >630 spp. en 18 genroj de 4 triboj kaj 2 subfamilioj en nordamerikaj areoj, ~4,100 spp. en ~80 genroj de 11 triboj kaj 4 subfamilioj tutmonde.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Megakiledoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Megakiledoj aŭ Megaĥiledoj, Megachilidae, estas kosmopolita familio de ĉefe solemaj abeloj kies polen-porta strukturo (nomita skopo, el la latina scienca scopa) estas limigita al la ventra surfaco de la abdomeno (anstataŭ ĉefe aŭ ekskluzive en la malantaŭaj kruroj kiel en aliaj abelfamilioj). La genroj de Megakiledoj estas plej komune konata kiel masonabeloj kaj Megachile aŭ folitranĉaj abeloj, nomoj kiuj aludas la materialojn el kiuj ili konstruas siajn nestojn (grundofolioj, respektive); kelkaj kolektas plantajn aŭ animalajn harojn kaj fibrojn, kaj estas nomitaj kardistaj abeloj, dum aliaj uzas plantorezinojn en nestokonstruo kaj pro tio ili estas nomitaj rezinabeloj. Ĉiuj specioj manĝas nektaron kaj polenon, sed kelkaj estas kleptoparazitaj (neformale nomitaj "kukolabeloj"), kiuj manĝas la polenon kolektitan de aliaj megakiledaj abeloj. Parazitaj specioj ne posedas skopojn. La movado de megakiledaj abeloj en la reproduktaj strukturoj de floroj estas energia kaj naĝeca; tiu agitado liberigas grandajn kvantojn de poleno.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO