dcsimg

Novgvinea harpio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Novgvinea harpio, Harpyopsis novaeguineae, konata ankaŭ kiel la Kapula agloNovgvinea aglo, estas granda (ĝis 90 cm longa) grizecbruna rabobirdo kun mallonga plena kresto, larĝaj tristriaj flugiloj, povega beko, grandaj irisoj, longa rondoforma vosto kaj blankaj subaj partoj. Ĝi havas longajn kaj povegajn senplumajn kruorjn kun akregaj ungoj. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la ino estas iom pli granda ol la masklo. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Harpyopsis.

La Novgvinea harpio estas endemia de netuŝataj tropikaj pluvarbaroj de Novgvineo, kie ĝi iĝas la pintopredanto de la insulo. La dieto konsistas ĉefe el falangerojKapul en loka lingvo, kaj de tie ties alternativa nomo. Ĝi manĝas ankaŭ aliajn mamulojn, birdojn kaj serpentojn.

Ĝi estas unu el la membroj de la grupo de kvar grandaj agloj, dum la aliaj estas la Kresta kaj la Harpiaglo de Sudameriko kaj la Filipina aglo de, kompreneble, Filipinoj, kaj krome tiu novgvinea specio estas esence montara birdo kiu nestas en altaj arbaraj arboj.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando, kaj ĉasado por ties plumoj kiuj estas uzataj en ceremoniaj eventoj, la Novgvinea harpio estas pritaksata kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listata en Apendico II de CITES.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Novgvinea harpio: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Novgvinea harpio, Harpyopsis novaeguineae, konata ankaŭ kiel la Kapula aglo aŭ Novgvinea aglo, estas granda (ĝis 90 cm longa) grizecbruna rabobirdo kun mallonga plena kresto, larĝaj tristriaj flugiloj, povega beko, grandaj irisoj, longa rondoforma vosto kaj blankaj subaj partoj. Ĝi havas longajn kaj povegajn senplumajn kruorjn kun akregaj ungoj. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la ino estas iom pli granda ol la masklo. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Harpyopsis.

La Novgvinea harpio estas endemia de netuŝataj tropikaj pluvarbaroj de Novgvineo, kie ĝi iĝas la pintopredanto de la insulo. La dieto konsistas ĉefe el falangeroj aŭ Kapul en loka lingvo, kaj de tie ties alternativa nomo. Ĝi manĝas ankaŭ aliajn mamulojn, birdojn kaj serpentojn.