dcsimg
Image of Wollemia
Creatures » » Plants » » Gymnosperms » » Araucaria Family »

Wollemi Pine

Wollemia nobilis W. G. Jones

Wollemia nobilis ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Wollemia nobilis, esperante Vollemia pino, estas tre rara aŭstralazia arbo de la familio de Araucariaceae kiu troveblas en la nacia parko de Wollemi en la aŭstralia ŝtato New South Wales.

Ekzistas nur ĉirkaŭ 100 tiaj arboj. Temas pri vivanta fosilio.

David Noble en 1994 malkovris 25 arbojn en Nacia Parko de Novsudkimrio. Antaŭe oni pensis ke ĝi jam de du milionoj da jaroj formortis.

Oni prenis semojn de la arbo kaj kreskigis pinidojn, vendis el ili 148 per Sotheby's je averaĝa prezo de 2272 eŭroj.

La Vollemia Nacia Parko apud Sidnejo estas la sola loko tutmonde kie oni trovas ĉi tiujn arbojn en sovaĝa stato. Ilia preciza loko estas sekreta ĉar oni timas ke vizitantoj enportos patogenojn kiuj povus kaŭzi malsanojn. La planto estas tiom endanĝerita, ke oni alportas homojn nur per helikoptero kaj per kovritaj okuloj. Dum la amasaj arbaraj incendioj en 2019 la arboj estis savitaj danke al militstila operaco, kun uzo de akvoverŝantaj aviadiloj kaj fajrobrigadistoj kiuj malsupreniris de helikopteroj per ŝnuroj.

La pino kreskas en temperaturo de 12-45º C. Ĝi estas multigebla per semado aŭ per stikaĵoj. La arbidoj kreskas 50 cm jare, la arbo altas plenkreske eĉ 40 m, unu arbo kreskigas multajn trunkojn, tiel defendas sin kontraŭ la oftaj fajroj kaj aliaj naturaj katastrofoj. Ĝi deĵetas ne nur solajn pinglojn, sed tutajn branĉojn.

La divers-seksaj infloreskoj troviĝas sur la sama arbo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO