La rizoforacoj (Rhizophoraceae) estas familio konsistante el tropikaj aŭ subtropikaj angiospermoj. Ĉe la pli bone konataj membroj estas mangrovaj arboj de la genro Rhizophora. Estas ĉirkaŭ 120 specioj disvastigitaj en dek ses genroj, plejmulte da ili hejmaj en la afrotropisa kaj la orientalisa ekozono.
Temas pri lignecaj plantoj kun kontraŭe duopaj aŭ kronec-starantaj folioj, kun insekte polenadaj floroj kiuj havas nektaran diskon kaj tipe kvin petalojn. Tiu ĉi familio nuntempe estas situigita en la ordo de Malpighiales, kvankam laŭ la Cronquist-sistemo ili konstituis propran ordon (Rhizophorales).
Tiuj specioj ofte estas duseksaj, pli malofte monoikaj. Mangrovaj specioj ĝenerale estas vivonaskaj kontraue al tersupraĵaj.
Iuj specioj produktas lignon por subakvaj konstruaĵoj aŭ por palisaro. Taninoj estas obtenitaj el la arboŝelo.