dcsimg

Tropika mokbirdo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Tropika mokbirdo, Mimus gilvus, estas loĝanta kaj reproduktanta birdo el suda Meksiko suden al norda Brazilo, kaj en Malgrandaj Antiloj kaj aliaj insuloj de Karibio. La birdoj de Panamo kaj Trinidado povas esti enmetitaj. La Norda mokbirdo (M. polyglottos) estas ĝia plej proksima vivanta parenco, sed la ege endanĝerigita Sokora mokbirdo (M. graysoni) estas ankaŭ multe pli proksima al tiuj du ol antaŭe oni supozis[1].

Plenkreskuloj estas 25 cm longaj kaj ĉirkaŭ 54 g pezaj. Ili estas grizaj kape kaj en supraj partoj kun flavoranĝaj okuloj, blanka superokula strio kaj malhela makulo traokula. Subaj partoj estas blankecaj kaj la flugiloj estas nigrecaj kun du blankaj flugilstrioj kaj blankaj bordoj en flugilplumoj. Ili havas longajn malhelajn vostojn kun blankaj plumopintoj, sveltaj nigraj bekoj iom subenkurbitaj kaj longajn malhelajn gambojn.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas pli senkoloraj kaj brunaj. La subspecio M. g. tobagensis, troviĝanta nur en Trinidado kaj Tobago, havas malhelajn grizajn suprajn partojn kaj pli etendan blankon en flugilkovriloj kaj vosto ol la kontinentaj formoj.

Tiu birdo havas varian kaj muzikan kanton, pli raŭkan ol tiu de la Norda mokbirdo, kaj povas imiti la kantojn de la najbaraj mokbirdoj, sed rare tiujn de aliaj birdoj. Ili foje kantas ankaŭ nokte.

Tiu mokbirdo estas komuna en plej parto de malfermaj habitatoj inklude homajn setlejojn. Tropikaj mokbirdoj manĝas surgrunde aŭ en vegetaĵaro aŭ flugas suben el ripozejo por kapti senvertebrulojn. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj kelkajn berojn. Tiujn sentimaj birdoj prenas ankaŭ manĝaĵojn el neatentitaj teleroj aŭ tabloj. Dum manĝo ili malfermas siajn flugilojn laŭ propra dumova maniero, montrante la blankajn markojn, kaj poste fermas ilin.

Ili konstruas neston el bastonetoj kaj la kutima ovodemetado estas de tri grizecverdaj ovoj. La kovadon faras nur la ino dum 13-15 tagoj, kun iom pli da tempo antaŭ elnestiĝo. Tiu birdo agreseme defendas sian neston kontraŭ aliaj birdoj aŭ bestoj, inklude grandajn igvanojn, hundojn kaj mungotedoj.

Notoj

  1. Hunt et al. (2001), Barber et al. (2004)

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Tropika mokbirdo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Tropika mokbirdo, Mimus gilvus, estas loĝanta kaj reproduktanta birdo el suda Meksiko suden al norda Brazilo, kaj en Malgrandaj Antiloj kaj aliaj insuloj de Karibio. La birdoj de Panamo kaj Trinidado povas esti enmetitaj. La Norda mokbirdo (M. polyglottos) estas ĝia plej proksima vivanta parenco, sed la ege endanĝerigita Sokora mokbirdo (M. graysoni) estas ankaŭ multe pli proksima al tiuj du ol antaŭe oni supozis.