dcsimg

Okraventra pipio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Okraventra pipio (Anthus rubescens) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en ambaŭ flankoj de la norda Pacifiko. Ĝi estis unuafoje priskribata de Marmaduke Tunstall en sia verko de 1771 Ornithologia Britannica.[1]

Aspekto kaj sistematiko

Kiel ĉe plej parto de aliaj pipioj, ankaŭ tiu estas nedistingeblaspekta specio kiu kutime povas esti vidata kuretante surgrunde. La Amerika pipio havas helajn striecajn grizbrunajn suprajn partojn kaj estas pli svage strieca sube en sablokoloraj brusto kaj flankoj. La ventro estas blankeca, la beko kaj kruroj estas malhelaj. La Japana pipio estas pli malhela supre kaj havas pli markatan nigran striecon en siaj pli blankaj subaj partoj; ties kruroj havas ruĝecan nuancon.[2]

La alvoko estas krieca sip.[3]

La specio havas du distingajn subspeciojn, sed morfologiaj kaj laŭ DNA diferencoj inter ili estas tiom markataj ke ili povus esti konsiderataj distingaj specioj depende de plia pristudo:[4]

  • A. r. rubescens (Tunstall, 1771), Amerika pipio – reproduktiĝas en norda Nordameriko, etende suden en montarajn areojn
  • A. r. japonicus, Japana pipio – reproduktiĝas en plej parto de orienta moderklimata Azio (inklude Japanio)

Tiu specio estas tre rilata al la Rokpipio (A. petrosus) kaj al la Akvopipio (A. spinoletta), kaj tiuj tri formoj estis iam konsiderataj samspecifaj. Ili povas esti diferencigataj pro siaj voĉoj kaj kelkaj vidaj ŝlosiloj, sed la Rokpipio kaj la Okraventra pipio ne troviĝas simpatrie escepte kiel vagantaj individuoj, kaj la teritorioj de la Okraventra pipio kaj de la Akvopipio koincidas nur en malgranda areo de Centra Azio.[5]

Ekologio

Ambaŭ subspecioj de la Okraventra pipio estas migrantaj. La Amerika pipio vintras en la marbordo de Pacifiko en Nordameriko, kaj en la marbordo de Atlantiko el suda Usono al Centrameriko. Almenaŭ ĉe la Amerika pipio, ties vintra teritorio ŝajne etendiĝis norden en la 20a jarcento kaj la birdoj ŝajne pasas malpli da tempo en la vintrejoj: en norda Ohio ekzemple, tiu specio estis markata kiel "ne komuna" dum migrado en majo kaj septembro/oktobro en la 1900-aj jaroj, sed nuntempe ĝi estas konsiderata "disvastigata migranto" en tiu regiono, kie troviĝas el marto kaj majo al fino de septembro kaj novembro, kaj multaj birdoj fakte vintras tiom norde. Aziaj birdoj vintras ĉefe el Pakistano orienten al kaj en Sudorienta Azio, kun eventualaj birdoj troviĝantaj tiom norde kiom ĝis Junano kaj kelkaj en Japanio ŝajne kiel loĝantaj birdoj la tutan jaron aŭ migrante sed nur malmulte. Kaj la amerika kaj la azia subspecioj estas raraj vagantoj en Okcidenta kaj Orienta Eŭropo, respektive.[6]

Kiel siaj parencoj, ankaŭ tiu specio estas insektovora. La reprodukta habitato de la Okraventra pipio estas tundro, sed for de la reprodukta sezono troviĝas en malfermaj nedensaj areoj, similaj al tiuj preferataj de la Akvopipio (A. spinoletta).[3]

Ĝi estas disvastigata kaj komuna specio kaj ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN.[7]

Notoj

  1. Tunstall (1771)
  2. Alström & Mild (1996), Svensson et al. (1999)
  3. 3,0 3,1 Svensson et al. (1999)
  4. Zink et al. (1997), Svensson et al. (1999)
  5. Nazarenko (1978), Alström & Mild (1996), Leonovich et al. (1997), Sangster et al. (2002)
  6. Henninger (1906), Bangs (1932), Svensson et al. (1999), OOS (2004)
  7. BLI (2008)

Referencoj

  • Alström, Per & Mild, Krister (1996): The identification of Rock, Water and Buff-bellied Pipits. Alula 2(4): 161–175.
  • Outram Bangs (1932): Birds of western China obtained by the Kelley-Roosevelts expedition. Fieldiana Zoology' 18(11): 343-379. plena teksto ĉe Internet Archive
  • IUCN2008, BirdLife International (BLI), 2008, 149179, Anthus rubescens, 14a Majo 2009.
  • Henninger, W.F. (1906): A preliminary list of the birds of Seneca County, Ohio. Wilson Bulletin 18(2): 47-60. plena teksto en dosierformo DjVu kaj en dosierformo PDF
  • Leonovich, V.V.; Deminia, G.V. & Veprintseva, O.D.(1997): [Pri taksonomio kaj filogenio de pipioj (Genro Anthus, Motaciledoj, Birdoj) en Eŭrazio]. Biulleten Moskovskogo obshchestva ispytatelei prirody. Otdel biologicheskii. 102(2): 14–22. [Ruse]
  • Nazarenko, Aleksandr Aleksandrovich (1978): О видовой самостоятельности голоценового конька – Anthus rubescens (Tunstall) Aves, Motacillidae [Pri valideco de Anthus rubescens (Tunstall) Aves: Motacillidae]. Biulleten Moskovskogo obshchestva ispytatelei prirody. Otdel biologicheskii. 57(11): 1743–1744. [Ruse]
  • Ohio Ornithological Society (OOS) (2004): Annotated Ohio state checklist. Versio de aprilo 2004. plena teksto en dosierformo PDF
  • Svensson, Lars; Zetterström, Dan; Mullarney, Killian & Grant, Peter J. (1999): Collins Bird Guide. Harper & Collins, London. ISBN 0-00-219728-6
  • Tunstall, Marmaduke (1771): Ornithologia Britannica: seu Avium omnium Britannicarum tam terrestrium, quam aquaticarum catalogus, sermone Latino, Anglico et Gallico redditus. J. Dixwell. London. [Latine]
  • Zink, R.M., Rohwer, S., Andreev, A.V. & Dittmann, D.L. (1995): Trans-Beringia comparisons of mitochondrial DNA differentiation in birds. Condor 97(3): 639–649. DjVu plena teksto plena teksto en dosierformo PDF

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Okraventra pipio: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Okraventra pipio (Anthus rubescens) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en ambaŭ flankoj de la norda Pacifiko. Ĝi estis unuafoje priskribata de Marmaduke Tunstall en sia verko de 1771 Ornithologia Britannica.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO