La Nana kazuaro (Casuarius bennetti) konata ankaŭ kiel Beneta kazuaro, Malgranda kazuaro, Montokazuaro,[1] aŭ Muruk, estas la plej malgrandaj el la tri specioj de kazuaroj.
La scienca nomo rememoras la gravon de la aŭstralia naturalisto George Bennett.[2] Li estis la unua sciencisto kiu ekzamenis tiujn birdojn post kelkaj estis alportitaj en Aŭstralio per ŝipo. Rekonante ilin kiel reprezentanto de nova specio de kazuaro, li resendis specimenojn al Anglio kie tio estis konfirmita. Ĉe la okcidenta bordo de Golfo Sarera, okcidenta flanko de Okcidenta Nov-Gvineo, ekzistas distinga formo kiu meritas disigon. C. papuanus estas provizora nomo.[1] Fine ne estas oficiale agnoskitaj subspecioj, tamen, kelkaj fakuloj konsideras, ke ili ja estas.[3][4]
La Karamoj de la altaj teroj de Novgvineo identigas vespertojn kaj flugantajn birdojn en unu klaso (jaket), kaj la Nanan kazuaron, tre grandan senflugilan, neflugan birdon kiel alia klaso (kobtij). Dum jaket estas ostaj kun flugiloj kaj flugas en aero, kobtij estas ostaj sen flugiloj kaj estas surteraj kaj el arbaroj. Kobtij estas diferencaj el aliaj ostaj senflugilaj animaloj je tio ke kobtij ne estas kvarpiedaj, kiel hundoj kaj lacertoj, kaj ankaŭ ne estas senmembraj, kiel serpentoj.[5]
John Gould unuafoje identigis la Nanan kazuaron el specimeno el Nova Britio, en 1857.[1]
Reprodukta populacio kaj tendencoj[6] Loko Populacio Tendenco Centra Papuo-Nov-Gvineo nekonata malpliiĝanta Nova Britio nekonata malpliiĝanta Japen nekonata malpliiĝanta Totalo nekonata Modere malpliiĝantaĜi estas granda birdo sed estas iomete pli malgranda ol la aliaj vivantaj kazuaroj. Ĝi estas inter 99 kaj 150 cm longa kaj inter 17.6 kaj 26 kg peza.[1] Ĝi estas nefluga birdo kun aspra kaj rigida nigra plumaro, malalta triangula kasko, rozkoloraj vangoj kaj ruĝaj makuloj de haŭtaĵo super blua kolo.[1] Kompare al aliaj kazuaroj, la Nana kazuaro estas pli mallonga, kun tarso 24.5 cm longa, kun iomete pli malgranda beko, 11 al 12.2 cm.[1] La piedoj estas grandaj kaj povegaj, ekipitaj per ponardecaj ungegoj ĉe la interna fingro. Ambaŭ seskoj estas similaj. Inoj havas pli longajn kaskojn, pli brilkolorajn nudajn haŭtaĵojn kaj estas pli grandaj.
La Nana kazuaro estas distribuata tra montarbaroj de Novgvineo, Nova Britio, kaj la insulo Japen,[7] ĉe altoj de ĝis 3,300 m super marnivelo. Ĉe areoj sen aliaj specioj de kazuaroj, ili loĝas ankaŭ ĉe malaltaj teroj.[1] Ties dieto konsistas ĉefe el falintaj fruktoj kaj malgrandaj animaloj, kaj insektoj. Temas pri solema birdo, ĝi pariĝas nur dum la reprodukta sezono.[1]
Pro pliiĝanta habitatoperdo, habitata degradado, ĉasado por manĝo, kaj ofte tenita en kaptiveco, la Nana kazuaro estis pritaksita kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj,[8] kun loĝa teritorio de 258,000 km2.[6]
La Nana kazuaro (Casuarius bennetti) konata ankaŭ kiel Beneta kazuaro, Malgranda kazuaro, Montokazuaro, aŭ Muruk, estas la plej malgrandaj el la tri specioj de kazuaroj.