La Nigrakapa pterutjo aŭ Ruĝecventra pterutjo (Pteruthius rufiventer) estas birdo specio de la genro de pterutjoj konsiderata iam stranga membro de la silviedoj kaj poste lokita en la familio de timaliedoj.[1] Sed ŝajne ĝi apartenas al disigaĵo en Azio de la familio de Ameriko nome vireedoj kaj pro tio ili povus aparteni al tiu grupo de Vireonidae. Krome delonge oni notis, ke ties kutimaro ege similas al tiu de la vireoj, sed tio povus esti kaŭzata de konverĝa evoluo. Tiu genro enhavas speciojn de tre diversaj koloroj kun markata seksa duformismo kaj la masklo pli kolora.
La masklo de tiu specio montras tre buntan kaj ŝakecan bildon dividitan je sep diferencaj zonkoloroj, nome nigraj kapo, flugiloj kaj vosto, tre ruĝecbruna dorso, helgrizaj gorĝareo kaj supra brusto, flava brustozono (foje iom svaga) kaj helbruna al ruĝecbruna ventro pli markate ruĝeca ĉe flankoj: tiu eco nomigas la specion kongrue kun la latina scienca nomo kie rufiventer signifas precize “de ruĝeca ventro”. Tamen oni uzas en diversaj lingvoj alternative la nomon de Nigrakapa pterutjo laŭ pli rimarkinda karaktero ĉar la nigra kapo ĝis subokule ege kontrastas kun la helgriza gorĝareo.
Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo kaj Vjetnamo.[2] Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Oni agnoskas du subspeciojn:
La Nigrakapa pterutjo aŭ Ruĝecventra pterutjo (Pteruthius rufiventer) estas birdo specio de la genro de pterutjoj konsiderata iam stranga membro de la silviedoj kaj poste lokita en la familio de timaliedoj. Sed ŝajne ĝi apartenas al disigaĵo en Azio de la familio de Ameriko nome vireedoj kaj pro tio ili povus aparteni al tiu grupo de Vireonidae. Krome delonge oni notis, ke ties kutimaro ege similas al tiu de la vireoj, sed tio povus esti kaŭzata de konverĝa evoluo. Tiu genro enhavas speciojn de tre diversaj koloroj kun markata seksa duformismo kaj la masklo pli kolora.