dcsimg

Zoarco ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Zoarco (Zoarces) estas genro de maraj fiŝoj el la ordo de perkoformaj, malgrandaj, kun serpentoforma korpo, naskantaj idojn.

Ĝi estas tip-genro por la familio de zoarcedoj (Zoarcidae).

Femalo havas 20-40 idojn, sed grandaj specioj eĉ 300 idojn. La fiŝo longas 40 cm, kelkaj specioj eĉ 1 m.

Kelkaj profundakvaj specioj, kiuj vivas eĉ 4000 metrojn sub la akvonivelo, ne havas okulojn.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO