dcsimg

Ploto ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ploto (Rutilus rutilus, sinonimo: Leuciscus rutilus) estas fiŝo el la familio de la Ciprinedoj. En Eŭropo la plej ĝenerale troviĝanta fiŝo, kiu en preskaŭ ĉiu akvotipo grandnombre aperas.

Rekono

Ĝenerale oni povas rekoni la ploton pro ĝia ruĝa makulo en la irido super la pupilo. En grandaj riveroj kaj aliaj akvotipoj la okuloj kelkfoje estas palaj. Ankaŭ la koloro de la naĝiloj povas varii, de pala ĝis ruĝa. La supra parto de la korpo havas iom bluecan koloron la malsupra parto estas blanka. La anusnaĝilo havas mallongan bazon (12-14 naĝilradioj) samkiel la dorsnaĝilo (12-14). La nombro da skvamoj laŭlonge la flanka linio varias de 39 ĝis 48. La ploto estas sufiĉe svelta fiŝo sed fariĝas malrapide iom pli alta de konstruo ĉe pli granda formato.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ploto: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ploto (Rutilus rutilus, sinonimo: Leuciscus rutilus) estas fiŝo el la familio de la Ciprinedoj. En Eŭropo la plej ĝenerale troviĝanta fiŝo, kiu en preskaŭ ĉiu akvotipo grandnombre aperas.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO