dcsimg

Cedrato ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La cedratujo estas specio de citruso, arbeto aŭ trunkarbusto kun grandaj, 7–8 cm diametraj, plejofte longformaj fruktoj (cedratoj), kies dika, maleben-supraĵa ŝelo estas uzata kandie aŭ konfitite por sukeraĵoj kaj kukoj; origina el Hindio, kultivata en la varmaj partoj de la mediteraneaj regionoj.[1] La cedratarbo estas specio proksima je citronarbo. Devena el Sudorienta Azio, pli precize el Barato, la cedrato estis la unua citruso ke dissendis al tutaj regionoj de Azia, kaj poste de Eŭropo ekde la 3-a jarcento a.K..

La vario etrogo de cedrato estas unu el kvar elementoj de lulav, la foliara bukedo uzata dum la juda festo Sukoto (kun daktilpalmojn, mirto kaj saliko). Ĝi eblas ankaŭ esti la frukto malpermesata de Ĝardeno Edeno : ĝin nomis "Pomo de Medujo" Aleksandro la Granda, tiu kiu enigis ĝin en Mezoriento.

Cedrato estas kultivata intensive en Korsiko kaj en Maroko. Cedratoj kreskas ankaŭ en Italio, ekz-e en ĉirkaŭaĵo de somerrestadejo Santa Maria del Cedro. Ĝi kreskas en terasaj fruktarbejoj, ĝin protektas kontraŭ ventaj heĝoj por eviti ke fruktojn malbonigas branĉdornoj. Fruktoj estas rikoltataj inter septembro kaj novembro.

Budha mano

 src=
Budha mano

Estas specio nomata "budha mano". Tio ne estas por manĝi, sed por rigardi.

Notoj kaj referencoj

  1. PIV2, p. 184.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Cedrato: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La cedratujo estas specio de citruso, arbeto aŭ trunkarbusto kun grandaj, 7–8 cm diametraj, plejofte longformaj fruktoj (cedratoj), kies dika, maleben-supraĵa ŝelo estas uzata kandie aŭ konfitite por sukeraĵoj kaj kukoj; origina el Hindio, kultivata en la varmaj partoj de la mediteraneaj regionoj. La cedratarbo estas specio proksima je citronarbo. Devena el Sudorienta Azio, pli precize el Barato, la cedrato estis la unua citruso ke dissendis al tutaj regionoj de Azia, kaj poste de Eŭropo ekde la 3-a jarcento a.K..

La vario etrogo de cedrato estas unu el kvar elementoj de lulav, la foliara bukedo uzata dum la juda festo Sukoto (kun daktilpalmojn, mirto kaj saliko). Ĝi eblas ankaŭ esti la frukto malpermesata de Ĝardeno Edeno : ĝin nomis "Pomo de Medujo" Aleksandro la Granda, tiu kiu enigis ĝin en Mezoriento.

Cedrato estas kultivata intensive en Korsiko kaj en Maroko. Cedratoj kreskas ankaŭ en Italio, ekz-e en ĉirkaŭaĵo de somerrestadejo Santa Maria del Cedro. Ĝi kreskas en terasaj fruktarbejoj, ĝin protektas kontraŭ ventaj heĝoj por eviti ke fruktojn malbonigas branĉdornoj. Fruktoj estas rikoltataj inter septembro kaj novembro.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Etrogo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src=
Etrogo

Etrogo (Citrus medica var. Etrog) estas vario de de cedrato kaj unu el kvar elementoj de lulav, la foliara bukedo uzata dum la juda festo Sukoto (kun daktilpalmojn, mirto kaj saliko). Ĝi eble ankaŭ estis la frukto malpermesata de la Ĝardeno Edeno. Aleksandro la Granda nomis ĝin "Pomo de Medujo" tiu kiu enigis ĝin en Mezoriento.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Limedujo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Limedujo (Citrus limetta) estas specio de citruso, arbo kun fruktoj similaj al citronoj sed pli globaj (limedoj), unuope havantaj grandan mametaĵon, ĉirkaŭitan de okulfrapa malaltaĵo; pulpo dolĉa aŭ acida.[1]

Fontindikoj

  1. difino el PIV2, p. 681.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Limedujo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Limedujo (Citrus limetta) estas specio de citruso, arbo kun fruktoj similaj al citronoj sed pli globaj (limedoj), unuope havantaj grandan mametaĵon, ĉirkaŭitan de okulfrapa malaltaĵo; pulpo dolĉa aŭ acida.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO