Kariofilaloj (science latine Caryophyllales) estas ordo de florplantoj, enhavanta plantojn kiel la kaktojn, la diantojn, la amarantojn, betojn, kaj nepentojn.
Nomenklature, la nomo devenas de la specio Dianthus caryophyllus (kariofildianto), kun la ordo-sufikso -aloj (latine -ales). Ĉar la ordo nomiĝas laŭ specia epiteto, ne genro, la nomo estas neregula (same kiel la familio Kariofilacoj); sed la "ĝusta" nomo Diantaloj (latine Dianthales) ne estas populare uzata.
Proksimume 6% de specioj de eŭdikotiledonoj estas kariofilaloj. Aktuale (2019), la ordo Kariofilaloj enhavas 37 familiojn, 749 genrojn, kaj 11 620 speciojn.[1] DNA-analizo subtenas la kladecon de tiu ordo.[2]
Kariofilaloj (science latine Caryophyllales) estas ordo de florplantoj, enhavanta plantojn kiel la kaktojn, la diantojn, la amarantojn, betojn, kaj nepentojn.
Nomenklature, la nomo devenas de la specio Dianthus caryophyllus (kariofildianto), kun la ordo-sufikso -aloj (latine -ales). Ĉar la ordo nomiĝas laŭ specia epiteto, ne genro, la nomo estas neregula (same kiel la familio Kariofilacoj); sed la "ĝusta" nomo Diantaloj (latine Dianthales) ne estas populare uzata.
Proksimume 6% de specioj de eŭdikotiledonoj estas kariofilaloj. Aktuale (2019), la ordo Kariofilaloj enhavas 37 familiojn, 749 genrojn, kaj 11 620 speciojn. DNA-analizo subtenas la kladecon de tiu ordo.