La Sirfedoj (Syrphidae) estas familio el la insektoj Dipteroj (Diptera) ene de la muŝoj aŭ braĥiceroj (Brachycera).
Tutmonde estass priskribitaj ĉ. 6000 specioj, el ili 1800 por la palearktiso. La plej okulfrapa estas la kapablo de la bestetoj ŝvebi surloke ankaŭ, se la movado de la aero estas relative granda. Ŝvebas, ekzemple la plej multaj specioj de la Bombiliedoj. Konataj estas tre multaj sirfedoj pro tio, ke la sendanĝeraj sirfedoj imitas la armitajn dipterojn por timigi siajn malamikojn (mimikrio).
Ene de la sirfedoj ekzistas multaj diversaj specioj. Multaj sirfedoj aspektas simile al burdoj, vespoj aŭ abeloj. Ilin oni povas facile intermiksi, sed ili ne pikas. Tiu mimikrio trompe pretendas malamikon de sirfedoj: male al ilia „modelo“ ili ne havas pikilon. La korpo povas esti mallonga kaj dika aŭ longa aŭ svelta; krome ekzistas specioj kun aŭ sen haroj.
La buŝaj iloj estas ŝanĝitaj plej ofte al lekaperatoj. La genro Rhingia povas leki fluidan nutraĵon kiel nektaro kaj dismordi polenon. La insektoj povas estu glataj aŭ haraj. Antaŭe inter la okuloj troviĝas du mallongaj antenoj. Sur la supra surfaco de la kapo troviĝas tri punktokuloj (ocelojn).
La torakso, kiu kiel ĉe ĉiuj insektoj havas la flugilojn kaj krurojn, jam grandan mesonotumon, kie ĉe la abdomeno aligas ŝildeto. Kiel ĉiu dipteroj, ili nur havas la antaŭajn flugilojn (kun kaliptero); ĉar ĝiaj malantaŭaj flugiloj estas stumpaj svingkolbetoj (teniloj), kiuj estas ne malhaveblaj por stabiligi la ŝvebflugon. La rekonilo por ŝvebflugo estas flugila vejno, tiel nomata Vena spuria en la antaŭaj flugiloj.
La abdomeno estas tre diversa, kaj laŭ la formo kaj laŭ la koloro. Ĝi konsistas el kvar dorse videblaj segmentoj. La koloro de la specioj estas metale nigra, nigre blua kaj ĝis grize. La diversaj specioj havas bendojn kaj makulojn antaŭe ĉ. flave kaj nigre.
Adoleskaj sirfedoj flugas per alta flugilbata frekvenco (ĝis 300 Hercoj kaj tiel ili povas „ŝvebi“ dum relative longa tempo sen moviĝi horizontale aŭ vertikale.
La sirfedoj nutriĝas de nektaro kaj polenoj. Tial la sirfedoj ludas gravan rolon kiel poleniganto. Ili estas apud la abeloj (Apoidea) la plej grava poleniganta grupo.
Multaj sirfedoj estas migrantaj insektoj. Ili migras de Mezeŭropo al la Mediteraneo. La bestetoj pasas la pasejojn de la mezmontaroj, la Pireneoj kaj la Alpoj (ekzemple ĉe Col de Bretolet en la Valezaj Alpoj). En printempo ili iras la kontraŭan direkton.[1] Al la migrantoj inter la sirfedoj apartenas ekzemple Episyrphus balteatus kaj Eristalis tenax..[2]
Sirfedoj estas monofiluma taksono. La filogena enordigo okazas en Ciklorafo kaj Aŝizo. La frata grupo estas la Pipunkulidoj, kun kiu ĝi formas la komunan taksonon de la Sirfoideoj.
La sirfedoj havas tutmonde ĉ. 6.000 speciojn. En Eŭropo vivas ĉ. 500 el ili: