dcsimg
Image of white kauri
Creatures » » Plants » » Gymnosperms »

Araucaria Family

Araucariaceae

Araŭkariacoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La araŭkariacoj [3] (latine Araucariaceae) estas praa, sistematike izolita familio el gimnospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo araŭkarialoj (Araucariales). Ĝi entenas 4 genrojn kaj ĉirkaŭ 40 speciojn[2]. Ĝia tipa genro estas araŭkario[3].

Filogenezo

Ili elformiĝis en la triaso, poste disvastiĝis sur la tuta Tero. Ilia abundiĝa epoko estis dum la juraso kaj la kretaceo, antaŭ 65-200 milionoj da jaroj. Ekde la dua duono de la juraso, danke al pli bona klimato, tiuj plantoj disvastiĝis pli forte. Ili formortis el la norda hemisfero dum la kretacea fina periodo. Ili postrestis nur sur la Gondvano, do nuntempe en Sudameriko kaj Aŭstralio.

Aspekto

La araŭkariacoj estas facile rekoneblaj pro siaj dikaj, skvamosimilaj trunkoj kaj larĝaj pinglofolioj.

Taksonomio

Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (31 mar. 2020)[4],[2], de la akceptitaj genroj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Araŭkariacoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La araŭkariacoj (latine Araucariaceae) estas praa, sistematike izolita familio el gimnospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo araŭkarialoj (Araucariales). Ĝi entenas 4 genrojn kaj ĉirkaŭ 40 speciojn. Ĝia tipa genro estas araŭkario.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO