Cercido [2] (Cercis)[3] estas holarktisa genro de proksimume 10 specioj en la subfamilio Caesalpinioideae de la familio de fabacoj[1], hejme en mezvarmaj regionoj. Ĝi entenas falfoliajn arbetojn aŭ grandajn arbedojn angle komune sciatajn kiel redbuds (ruĝaj burĝonoj)[4]. Ili estas karakterizitaj de simplaj, rondaj al korformaj folioj kaj rozkolaraj-ruĝaj floroj kiuj estiĝas fruprintempe je nudaj senfoliaj ŝosoj, kaj sur la branĉoj kaj sur la trunko (trunkoflorado). La nomo derivas de la greka vorto κερκις (kerkis) signifante "bobeno de teksisto", kiu estis atribuita far Teofrasto al C. siliquastrum[5].
Cercido-specioj estas uzitaj kiel nutraĵplantoj de la larvoj de iuj lepidoptero-specioj inkluzive de Amphipyra tragopoginis (noktopapilio registrita ĉe orienta cercido). La arboŝelo de ĉina cercido estis uzata kiel seninfektigilo [6].
La ligno estas mezpeza, iom fragila, hele sunbrunokolora kun videble larĝa durameno, pli malhele bruna, farbetita ruĝe.
La ligno havas allogan teksturon kaj estas uzata por tornado, por fabrikado de ornamaĵoj kaj por la produktado de lamenoj.
Cercis siliquastrum infloresko sur matura branĉo
Cercis siliquastrum infloresko kaj maljunaj guŝoj
Cercis sp. poleno (ne Cercis siliquastrum)
Cercido (Cercis) estas holarktisa genro de proksimume 10 specioj en la subfamilio Caesalpinioideae de la familio de fabacoj, hejme en mezvarmaj regionoj. Ĝi entenas falfoliajn arbetojn aŭ grandajn arbedojn angle komune sciatajn kiel redbuds (ruĝaj burĝonoj). Ili estas karakterizitaj de simplaj, rondaj al korformaj folioj kaj rozkolaraj-ruĝaj floroj kiuj estiĝas fruprintempe je nudaj senfoliaj ŝosoj, kaj sur la branĉoj kaj sur la trunko (trunkoflorado). La nomo derivas de la greka vorto κερκις (kerkis) signifante "bobeno de teksisto", kiu estis atribuita far Teofrasto al C. siliquastrum.
Cercido-specioj estas uzitaj kiel nutraĵplantoj de la larvoj de iuj lepidoptero-specioj inkluzive de Amphipyra tragopoginis (noktopapilio registrita ĉe orienta cercido). La arboŝelo de ĉina cercido estis uzata kiel seninfektigilo .