dcsimg

Purpura porfirio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Purpura porfirio (Porphyrio porphyrio), estas granda birdo de la familio de Raledoj. Oni ne konfuziĝu inter tiu specio kaj la Amerika purpura porfirio, Porphyrula martinicaPorphyrio martinica, ĉar en ambaŭ genroj oni inkudis ĝin.

La birdoj de la tuta genro estas grandaj -kiel kokoj- raloj kiuj havas purpuron kiel ĝenerala koloro. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en sciencia nomoj.

Evoluo

Oni supozas, ke la Purpura porfirio estas praspecio de insulaj specioj, kel la ekstingita Porphyrio albus kaj la du Takaheoj de Novzelando evoluis el izolitaj loĝantaroj de la Purpura porfirio. La unua perdis sian plumarkoloron kaj iĝis blanka kaj la dua iĝis senfluga kiel okazis al multaj insulaj specioj antaŭ sia ekstingiĝo. Kiam la loĝantaro de tiu lasta malpliiĝis oni reenmetis la nuntempa Purpura porfirio.

Taksonomio

La Purpura porfirio havas diversajn subspeciojn depende de la fakuloj kaj de la detaloj en plumarkoloro:

  • Porphyrio porphyrio (Linnaeus) 1758.
    • Porphyrio porphyrio bellus, Gould, 1841.
    • Porphyrio porphyrio caspius, Hartert, 1917.
    • Porphyrio porphyrio indicus en Indonezio, Horsfield, 1821.
    • Porphyrio porphyrio madagascariensis en Afriko, Latham, 1802.
    • Porphyrio porphyrio melanopterus, Bonaparte, 1856.
    • Porphyrio porphyrio melanotus en plej granda parto de Aŭstralazio, Temminck, 1820.
    • Porphyrio porphyrio pelewensis, Hartlaub & Finsch, 1872.
    • Porphyrio porphyrio poliocephalus en tropika Azio, Latham, 1802.
    • Porphyrio porphyrio porphyrio en Eŭropo, Linnaeus, 1758.
    • Porphyrio porphyrio pulverulentus en Filipinoj, Temminck, 1826.
    • Porphyrio porphyrio samoensis, Peale, 1848.
    • Porphyrio porphyrio seistanicus, Zarudny & Harms, 1911.
    • Porphyrio porphyrio viridis en Malaja duoninsulo, Begbie, 1834 [1].

Aspekto

Temas pri granda birdo (ĉ. 48 cm). Krom la ĝenerala blupurpura plumaro, ili havas longajn ruĝajn krurojn, nekonfuzeblan ruĝan frontan ŝildon kaj ruĝan aŭ rozkoloran bekon. Pri la ĝenerala blupurpura plumaro la diversaj subspecioj montras malsimilajn kolornuancojn, ekzemple afrikaj kaj sudaziaj birdoj havas pli verdan dorson kaj aŭstralaziaj kaj indoneziaj birdoj havas pli nigrajn dorsojn kaj kapojn. La filipinaj subspecio estas helblua kun bruna dorso. Ĝenerale la parto pli purpurblua estas inter la bruna dorso kaj la malantaŭa kolo estas verdaj brilnuancoj. Sub la levita mallonga vosto videblas iom da blanko, ĉar subflugiloj estas tiaj.

Reproduktado

Tiu specio reproduktas kaj loĝas en junkaro de tuta la Malnova mondo (Eŭropo, Afriko, tropika Azio kaj Aŭstralazio). Paroj nestas en marĉoj, malsekaj zonoj, herbejoj kaj kanaroj. Kelkaj femaloj demetas ovojn en la sama nesto kaj kunlaboras por la kovaj devoj; la nesto estas konstruita el herbo kaj similaj materialoj. Ĉiu birdo povas demeti 3-6 makulitajn ovojn kaj unu komuna nesto povas enhavi ĝis 12 ovojn. Kovado daŭras 24 tagojn.

Kutimoj

Purpura porfirio preferas pluvemajn malsekajn areojn, marĉojn, lagobordojn kaj humidajn herbejojn. La birdoj ofte vivas popare aŭ en pli grandaj komunumoj. Ili tragrimpas la junkejojn manĝante la mildajn partojn de la plantoj kaj alia vegetaran materialon. Foje manĝas etajn senvertebrulojn kiel helikoj aŭ rabas ovojn el nestoj. Foje ili povas manĝi ankaŭ etajn fiŝojn. Kie ili ne estas persekutataj ili povas dresiĝi kaj esti facile vidataj en urboj.

Tiu specio krias per laŭta stranga voĉo kaj ia muzika “tuk-tuk”. Kvankam ili estas mallertaj flugantoj, ili povas flugi longajn distancojn kaj ili estas lertaj naĝantoj (strange, ĉar ili ne estas palmipedoj).

Aliaj

Laŭ Maljuna Plinio kaj aliuloj oni scias, ke romanoj havis ekzemplerojn de Purpura porfirio kiel ornamaj birdoj en grandaj vilaoj de riĉuloj. Nuntempe ili estas pro tiom ties videbla purpurlazura koloro tre precataj kaj bedaŭrinde kiel ĉasebla specio.

Purpura porfirio foje eskapis el kaptiveco en Britio kaj en aliaj lokoj. Enmetita loĝantaro ekzistas en Florido, sed oni ne konfuziĝu inter tiu ĉi specio kaj la Amerika purpura porfirio, Porphyrula martinicaPorphyrio martinica, ĉar en ambaŭ genroj oni inkudis ĝin.

Anglalingvaj referencoj

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Purpura porfirio: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Purpura porfirio (Porphyrio porphyrio), estas granda birdo de la familio de Raledoj. Oni ne konfuziĝu inter tiu specio kaj la Amerika purpura porfirio, Porphyrula martinica aŭ Porphyrio martinica, ĉar en ambaŭ genroj oni inkudis ĝin.

La birdoj de la tuta genro estas grandaj -kiel kokoj- raloj kiuj havas purpuron kiel ĝenerala koloro. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en sciencia nomoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO