dcsimg

Oleo (genro) ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La oleo [2] (Olea) [3] estas genro de ĉirkaŭ 40 specioj el la familio de la oleacoj, hejma en la mezvarmaj kaj tropikaj regionoj de suda Eŭropo, Afriko, suda Azio kaj Aŭstralazio. Estas ĉiamverdaj arboj kaj arbedoj, kun etaj, kontraŭstarantaj folioj. La frukto estas drupo. La folioj de la genro oleo enhavas triĥosklereidojn.

Por la homoj, la plej grava specio estas la olivujo (Olea europaea), indiĝena en la Mediteranea regiono. O. paniculata estas pli granda arbo, ekhavanta altecon de 15-18 m en la arbaroj de Kvinslando, kaj produktanta malmolan kaj rezistantan lignon. La ankoraŭ pli malmola ligno de O. laurifolia, vegetanta en Kvazulu-Natalo, estas grava en Sud-Afriko. Oleo-specioj estas utiligataj kiel nutraĵplantoj de la larvoj de kelkaj papiliospecioj kiaj Gymnoscelis rufifasciata.

Selektitaj specioj

Antaŭe en la genro

Referencoj

  1. 1,0 1,1 GRIN (April 4, 2006)Olea information from NPGS/GRIN. Taxonomy for Plants. United States Department of Agriculture, Agricultural Research Service, National Genetic Resources Program. Alirita May 20, 2011.
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 808
  3. Sunset Western Garden Book, 1995:606–607
  4. 4,0 4,1 GRINSpecies in GRIN for genus Olea. Taxonomy for Plants. USDA, ARS, National Genetic Resources Program. Alirita May 20, 2011.
  5. Name - Olea L. subordinate taxa. Tropicos. Missouri Botanical Garden. Alirita May 20, 2011.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Oleo (genro): Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La oleo (Olea) estas genro de ĉirkaŭ 40 specioj el la familio de la oleacoj, hejma en la mezvarmaj kaj tropikaj regionoj de suda Eŭropo, Afriko, suda Azio kaj Aŭstralazio. Estas ĉiamverdaj arboj kaj arbedoj, kun etaj, kontraŭstarantaj folioj. La frukto estas drupo. La folioj de la genro oleo enhavas triĥosklereidojn.