Dioskoreo[1] (“Dioscorea”) estas planta genro el la familio de la Dioskoreacoj (Dioscoreaceae). La genro havas pli ol 800 speciojn ĉefe en la tropikoj. Kelkaj specioj estas gravaj tropikaj nutraĵ- kaj kuracplantoj.
Dioskoreo-specioj kreskas kiel volvanta, multjara herba planto. Ĝi formas rizomojn aŭ radiktuberojn kiel rezervorganoj, kies grandeco, formo, koloro kaj enhavosubstancoj povas esti malsimilaj. Kelkaj formas en la foliaksoj bulbetojn (ekzemple “Dioscorea bulbifera)”. La alterne kaj kontraŭstarantaj folioj havas folitigojn kaj foliplaton. La simplaj aŭ kunmetitaj foliplatoj havas ĝis naŭ bazajn folivejnojn.
La floroj estas ĉiam unuseksaj, la plantoj estas plej ofte dioikaj, malofte monoikaj .
La trieĝaj kapsulfruktoj malfermiĝas en matura stato. La semoj havas haŭtajn flugilojn.
Kelkaj specioj kaj ties selektoformoj estas utilplantoj, kaj kiel nutraĵplanto kaj kiel kuracoplanto. Multaj dioskoreo-specioj estas kultivataj pro siaj manĝeblaj tuberoj kiel nutraĵplanto. La plej ofte kultivata specio havas tuberon de ĝis du metrojn. Ĝi gustas dolĉete kaj similas al kaŝtanoj kaj terpomoj. Ili havas malhelbrunan ĝis nigran ŝelon. La tuberoj enhavas multe da provitamino A kaj kalio. Krom la „ĉina dioskoreo“ („Dioscorea polystachya“, „Dioscorea batatas“, „Dioscorea divaricata“ aŭ false „Dioscorea opposita“ respektive „Dioscorea oppositifolia“ kaj „Dioscorea japonica“ („japana dioskoreo“ aŭ „Yamaimo“(山芋)) la dioskoreoj estas venenaj. La dioskoreoj similas laŭ la gusto kiel batatoj, sed ili ne estas parencaj.
La plej granda kultivareoj estas en Afriko. La ĉefaj produktolandoj (2016) estas Niĝerio, Ganao kaj Ebur-Bordo. Inter la dek plej grandaj landoj troviĝas nur du, kiuj ne estas en Afriko: Haitio kaj Kolombio.
Laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) de la Unuiĝintaj Nacioj en 2016 oni rikoltis tutmonde preskaŭ 66 milionojn da tunoj de dioskoreo. La dek plej grandaj produktantoj rikoltas kune 96,7 % de la tutmonda rikolto. Niĝerio produktas mem preskaŭ 70 %.
La genro „Dioscorea“ ricevis sian nomon 1753 fare de Carl von Linné. La genra nomo „Dioscorea“ honoras la grekan kuraciston Dioskorido, kies libro havis grandan signifon por la medicino dum pli ol 1600 jaroj. Sinonimoj por „Dioscorea“ L. estas: „Tamus“ L., „Tamnus“ MILL., „Ricophora“ MILL., „Oncus“ LOUR., „Ubium“ J.F.GMEL., „Oncorhiza“ PERS., „Testudinaria“ SALISB. EX BURCH., „Rhizemys“ RAF., „Botryosicyos“ HOCHST., „Helmia“ KUNTH, „Sismondaea“ DELPONTE, „Epipetrum“ PHIL., „Borderea“ MIÉGEV., „Elephantodon“ SALISB., „Hamatris“ SALISB., „Merione“ SALISB., „Polynome“ SALISB., „Strophis“ SALISB., „Higinbothamia“ ULINE, „Nanarepenta“ MATUDA ,“Hyperocarpa“ (ULINE) G.M.BARROSO, E.F.GUIM. & SUCRE.
La genro „Dioscorea“ estas en la Tropikoj ĝis la moderklimataj zonoj preskaŭ tutmonde disvastigita. En Ĉinujo ekzistas 52 specioj, 21 de tiuj nur tie. Kelkaj estas en kelkaj regionoj neofitoj.
La sole en Mezeŭropo hejmiĝintaj specioj estas „Dioscorea communis“ kaj „Dioscorea balcanica.
La genro („Dioscorea“) havas 350 ĝis 800 speciojn:
•“Dioscorea chouardii” GAUSSEN (sin.: “Borderea chouardii”(GAUSSEN) GAUSSEN & HESLOT): Tiu ĉi endemio nur hejmiĝas en la hispanaj Pireneoj en la valo Noguera Ribagorzana.
Dioskoreo (“Dioscorea”) estas planta genro el la familio de la Dioskoreacoj (Dioscoreaceae). La genro havas pli ol 800 speciojn ĉefe en la tropikoj. Kelkaj specioj estas gravaj tropikaj nutraĵ- kaj kuracplantoj.