dcsimg

Strigorĝa amfispizo ( есперанто )

добавил wikipedia EO

La Strigorĝa amfispizoNigragorĝa amfispizo (Amphispiza bilineata) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj. Ĝi estas malgranda membro de la grupo de la Amerikaj paseroj troviĝanta precipe en sudokcidenta Usono kaj ĝis la centro de Meksiko (Baĥio). Ĝi estas foje nomata kiel Dezertopasero, pro sia preferata vivejo de aridaj dezertaj montetoj, makiso kaj arbustaroj, sed tiu nomo estas precipe uzata por la Dezertopasero de Afriko kaj Azio.

Aspekto

Amphispiza bilineata.jpg

La Strigorĝa amfispizo atingas longon de ĉirkaŭ 12 al 13 cm, kaj estas helgriza supre, blankeca sube, kun distinga nigrablanka kapobildo konsista el ampleksa blanka supraokula strio iom bordita je nigro supre kaj komence kaj ankaŭ blanka "mustaĉo"; estas nigra vertikala makulo en gorĝo kiu etendas horizontale al la supra parto de la brusto; ĝenerale, la grizo de la kapo estas pli malhela ol tiu de la dorso kaj nigra ĉe la brido. Estas blanka suba duona okulringo.

La beko estas griza kaj pli malhela en supra makzelo.

Ne estas seksa dimorfismo.

Nematurulo estas simila, sed ne havas nigran gorĝon kvankam havas nigran striecon en ventro.

Kutimaro

Ties alvoko estas altatona kaj sonorileca, kaj la maskla kanto estas simpla, mekanikeca sonorilaĵo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj semojn, kaj formas malgrandajn arojn, kvankam tiuj povas esti pli grandaj ĉirkaŭ akvejoj en la dezerto.

Ĝi konstruas neston ne tre prilaboritan el herbotigoj kaj vegetalaj fibroj, zorge kaŝita en arbusto, el 15 al 50 cm supergrunde. La ino demetas 3 aŭ 4 helbluajn ovojn.

Notoj

Referencoj

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO

Strigorĝa amfispizo: Brief Summary ( есперанто )

добавил wikipedia EO

La Strigorĝa amfispizo aŭ Nigragorĝa amfispizo (Amphispiza bilineata) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj. Ĝi estas malgranda membro de la grupo de la Amerikaj paseroj troviĝanta precipe en sudokcidenta Usono kaj ĝis la centro de Meksiko (Baĥio). Ĝi estas foje nomata kiel Dezertopasero, pro sia preferata vivejo de aridaj dezertaj montetoj, makiso kaj arbustaroj, sed tiu nomo estas precipe uzata por la Dezertopasero de Afriko kaj Azio.

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO