dcsimg

Kolombo ( есперанто )

добавил wikipedia EO
Pri leŭtenanto Kolombo temas artikolo Columbo.

Kolombo estas la ordinara nomo por anoj el la kolombedoj, familio de birdoj. La vorto taŭgas ankaŭ por la plej konata genro nome Columba. Unu el la plej ĉieestaj kolomboj estas la "ordinara kolombo" aŭ Rokkolombo (Columba livia), kiu troviĝas tra la tuta mondo. Tiu specio estis enhejmigita de antaŭ longe kaj donis la birdon lŝ nomon Hejmkolombo aŭ simple kolombo. Kiam tiuj birdoj vivas sovaĝe en urboj, oni nomas ilin urbokolombo.

Rokkolombo

La ordinara kolombo, el kiu ĉiuj rasoj evoluis, descendis el la rokkolombo aŭ livio. Rokkolomboj troviĝas en okcidenta kaj suda Eŭropo, norda Afriko kaj suda Azio, ekzemple en Barato; ili faras siajn hejmojn sur la rokaj klifoj ĉefe marbordaj, dum la hejmigita urbokolombo loĝas ie ajn en urboj. En Britio, Irlando kaj granda parto de ties iama teritorio la Rokkolombo estas pura nur en apartaj zonoj. La rokkolombo vivas ĉirkaŭ 3–5 jarojn sovaĝe kaj ĝis 15 jarojn en kaptiteco, kvankam oni estis informita pri pli longvivintaj specimenoj.

Karakteroj

La rokkolombo estas 32–37 cm longa kun enverguro de 64–72 cm. La blanka pugo de la pura rokkolombo estas ĝia plej klara identigilo, same kiel la du nigraj flankaj strioj en helgrizaj flugiloj; neniu el la du havas ĉu la trukolombo ĉu la palumbo. La vosto havas nigran finan larĝan strion. Rokkolombo estas forta kaj rapida dumfluge, sed foje ŝvebas kaj lasas siajn flugilojn en formo de litero vo.

Preskaŭ la tuta korpo estas blugriza ĝenerale; la kolo (kaj foje ankaŭ la brusto) montras belajn nuancojn violajn ĉefe antaŭe kaj verdajn ĉefe malantaŭe pli intense ol ĉe la Trukolombo; la intenseco kaj beleco de la kolornuancoj de la kolo de la kolombo inspiris la titolon de la hispanaraba libro La kolumo de la kolombo de Ibn Hazm pri la nuancoj de la amo en homoj. La okulringo estas ĝenerale oranĝa. La kruroj kaj piedoj estas ruĝaj, la ungoj nigraj.

Etan prahistorian subspecion de la rokkolombo, kiu vivis dum la lasta glaciepoko en Francio, oni priskribis kiel Columba livia minuta.

Ĉehomiĝo

Homaro ĝuas avantaĝon de miloj da jaroj de ĉehomiĝaj kolomboj. Kun la baza sovaĝa park-kolombo, kaj kun la ĉampiona vet-kolombo, kiu kostas milojn da dolaroj, kolomboj donas al la homaro kapablecon apreci la belecon de birdoj ie. De antikva tempo, oni uzis kolombojn por porti mesaĝojn, kaj en periodoj de paco kaj de milito. Ankaŭ, kolombojn oni mencias ofte en la judkristana biblio.

Diversaj rasoj

Centoj, se ne miloj da rasoj brediĝas por diversaj celoj: grandaj kolomboj por manĝi, tre belaj tipoj por konkuraj ekpozicioj, konkursaj kaj mesaĝaj kolomboj por veti kaj mesaĝi, kaj rulaj kolomboj kaj tipleraj kolomboj por ilia aeraj akrobatemoj.

Vidu ankaŭ

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO

Kolombo: Brief Summary ( есперанто )

добавил wikipedia EO
Pri leŭtenanto Kolombo temas artikolo Columbo.

Kolombo estas la ordinara nomo por anoj el la kolombedoj, familio de birdoj. La vorto taŭgas ankaŭ por la plej konata genro nome Columba. Unu el la plej ĉieestaj kolomboj estas la "ordinara kolombo" aŭ Rokkolombo (Columba livia), kiu troviĝas tra la tuta mondo. Tiu specio estis enhejmigita de antaŭ longe kaj donis la birdon lŝ nomon Hejmkolombo aŭ simple kolombo. Kiam tiuj birdoj vivas sovaĝe en urboj, oni nomas ilin urbokolombo.

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO