dcsimg

Lekanteto ( есперанто )

добавил wikipedia EO

Lekanteto (Bellis perennis L.), alinome plurjara beliso,[1] estas kreskaĵo indiĝena en norda, okcidenta kaj meza Eŭropo. Ĝi disvastiĝis ankaŭ en Norda Ameriko, kie ĝi estas konsiderata invada trudherbo.

Lekanteto estas herbeca, malalta, kun ĉiamverdaj folioj 2–5 centimetrojn longaj. Ĝi kreskas proksime al la grundo kaj ankaŭ tial bone toleras tondadon. La kapituloj ("floroj", fakte florgrupiĝoj) estas 2–3 cm larĝaj kaj plej ofte havas blankajn flankpetalojn kaj flavan mezon. La florportantaj tigoj estas senfoliaj, 2–10 cm altaj.

Uzoj

Pro sia malalteco kaj plurjara subtera tigo (rizomo), lekanteto bone toleras tondadon kaj estas tial iam konsiderata trudherbo en gazonoj, kvankam ĝi estas ankaŭ kulturata pro la ornamaj floroj. Pluraj kulturvarioj kaj hibridoj estas evoluigitaj, kun blankaj, helrozaj aŭ ruĝe purpuraj petaloj kaj eĉ 5–6-centimetra floraĵo (kapitulo).

Bellis perennis estas ankaŭ vaste uzata kiel homeopatia kuracilo. Kuracherbistoj uzas ĝin por renaj problemoj, reŭmatismo, artrito, bronkito kaj diareo. Ĝi havas ankaŭ adstringajn ecojn.[2]

Bildaro

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO

Lekanteto: Brief Summary ( есперанто )

добавил wikipedia EO

Lekanteto (Bellis perennis L.), alinome plurjara beliso, estas kreskaĵo indiĝena en norda, okcidenta kaj meza Eŭropo. Ĝi disvastiĝis ankaŭ en Norda Ameriko, kie ĝi estas konsiderata invada trudherbo.